Eli's Worthless Sons

1 Samuel 2

12 La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon, 13 nek la devojn de pastroj koncerne la popolon. Se iu bucxis oferon, tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la viando, havante en sia mano tridentan forkon, 14 kaj li enpusxadis gxin en la lavujon aux en la kaldronon aux en la poton aux en la kaserolon, kaj cxion, kion trafis la forko, prenadis la pastro. Tiel ili agadis kun cxiuj Izraelidoj, kiuj venadis tien en SXilon. 15 Ecx antaux la oferbruligo de la sebo venadis knabo de la pastro, kaj diradis al la alportanto de la ofero:Donu viandon, por rosti por la pastro; li ne prenos de vi viandon kuiritan, sed nur krudan. 16 Se la homo diris al li:Antauxe oni oferbruligu la sebon, kaj poste prenu al vi, kion via animo deziras; tiam li diradis:Donu tuj, alie mi prenos per forto. 17 La peko de la knaboj estis tre granda antaux la Eternulo, cxar la homoj malestimis la oferdonon, faratan al la Eternulo.

18 Samuel estis servisto antaux la Eternulo; la knabo estis zonita per lina efodo. 19 Kaj malgrandan tunikon faradis al li lia patrino, kaj alportadis al li cxiujare, kiam sxi venadis kun sia edzo, por alporti la cxiujaran oferon. 20 Kaj Eli benadis Elkanan kaj lian edzinon, kaj diradis:La Eternulo donu al vi idojn de cxi tiu virino rekompence pro la konsekrito, kiun vi konsekris al la Eternulo. Kaj ili iradis al sia loko.

21 La Eternulo atentis HXanan, kaj sxi gravedigxis kaj naskis tri filojn kaj du filinojn; kaj la knabo Samuel kreskis antaux la Eternulo.

Next Book Next Book