Hannah's Prayer

1 Samuel 2

1 Kaj HXana pregxis kaj diris: GXojas mia koro pri la Eternulo, Mia korno altigxis pro la Eternulo; Largxe malfermigxis mia busxo kontraux miaj malamikoj, CXar mi gxojas pro Via helpo.

2 Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo; CXar ekzistas neniu krom Vi, Kaj nenia defendanto simila al nia Dio. 3 Ne parolu plu fierajxon; Malhumilajxo ne eliru plu el via busxo; CXar la Eternulo estas Dio cxioscianta, Kaj Li starigis la aferojn. 4 La pafarko de la fortuloj estas senvalorigata, Kaj la malfortuloj zonigxas per forto. 5 Satuloj sin dungigas pro pano, Kaj malsatuloj jam ne malsatas; Senfruktulino naskis sep, Kaj multinfanulino senfortigxis. 6 La Eternulo mortigas kaj vivigas, Malsuprigas en SXeolon kaj suprigas. 7 La Eternulo malricxigas kaj ricxigas, Malaltigas kaj altigas. 8 Li levas malricxulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; CXar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.

9 La piedojn de Siaj piuloj Li gardas, Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo; CXar ne per sia forto potencigxas la homo. 10 La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraux Li; El la cxielo Li tondras kontraux ili. La Eternulo jugxos la finojn de la tero, Kaj donos forton al Sia regxo, Kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito.

11 Kaj Elkana iris en Raman, al sia domo; kaj la knabo farigxis servisto de la Eternulo apud la pastro Eli.

Next Book Next Book