Eli Rebukes His Sons

1 Samuel 2

22 Eli estis tre maljuna; li auxdis cxion, kiel agas liaj filoj kun cxiuj Izraelidoj, kaj ke ili kusxas kun la virinoj, kiuj kolektigxas antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno. 23 Kaj li diris al ili:Kial vi faras tiajn agojn? cxar mi auxdas pri viaj malbonaj agoj de cxi tiu tuta popolo. 24 Ne, miaj infanoj, ne bona estas la famo, kiun mi auxdas; vi devojigas la popolon de la Eternulo. 25 Se pekas homo kontraux homo, povas defendi lin Dio; sed se homo pekas kontraux la Eternulo, tiam kiu defendos lin? Sed ili ne auxskultis la vocxon de sia patro, cxar la Eternulo decidis mortigi ilin.

26 Dume la knabo Samuel cxiam pli kreskis, kaj li placxis kiel al la Eternulo, tiel ankaux al la homoj.

Next Book Next Book