The Downfall of Abimelech

Judges 9

22 Kaj Abimelehx regis super Izrael tri jarojn. 23 Kaj Dio venigis malbonan spiriton inter Abimelehx kaj la logxantoj de SXehxem; kaj la logxantoj de SXehxem perfidis Abimelehxon, 24 por ke la krimo pri la sepdek filoj de Jerubaal kaj ilia sango venu sur Abimelehxon, ilian fraton, kiu mortigis ilin, kaj sur la logxantojn de SXehxem, kiuj subtenis liajn manojn, por ke li mortigu siajn fratojn. 25 Kaj la logxantoj de SXehxem starigis kontraux li insidantojn sur la suproj de la montoj, kaj ili prirabadis cxiun, kiu pasis preter ili sur la vojo. Kaj oni diris tion al Abimelehx.

26 Kaj venis Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj, kaj ili iris tra SXehxem; kaj fidis lin la logxantoj de SXehxem. 27 Kaj ili eliris sur la kampon kaj sxirkolektis siajn vinberojn kaj elpremis ilin kaj faris feston kaj iris en la domon de sia dio kaj mangxis kaj drinkis kaj malbenis Abimelehxon. 28 Kaj Gaal, filo de Ebed, diris:Kiu estas Abimelehx, kaj kio estas SXehxem, ke ni servu al li? li estas ja filo de Jerubaal, kaj Zebul estas lia oficisto. Servu al la homoj de HXamor, patro de SXehxem, sed al tiu kial ni servu? 29 Se iu donus cxi tiun popolon en miajn manojn, mi forpelus Abimelehxon. Kaj oni diris al Abimelehx:Plimultigu vian militistaron, kaj eliru.

30 Kiam Zebul, la estro de la urbo, auxdis la vortojn de Gaal, filo de Ebed, lia kolero ekflamis. 31 Kaj li sendis ruze senditojn al Abimelehx, por diri:Jen Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj venis en SXehxemon kaj ribeligas la urbon kontraux vi; 32 tial levigxu en la nokto, vi kaj la popolo, kiu estas kun vi, kaj faru embuskon sur la kampo; 33 kaj matene, kiam levigxos la suno, levigxu frue, kaj ataku la urbon; kaj kiam li kaj la popolo, kiu estas kun li, eliros al vi, tiam faru al li, kion via mano povos.

34 Kaj Abimelehx, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis en la nokto, kaj faris apud SXehxem embuskon el kvar tacxmentoj. 35 Kaj Gaal, filo de Ebed, eliris kaj starigxis cxe la pordego de la urbo; kaj Abimelehx, kaj la popolo, kiu estis kun li, levigxis el la embusko. 36 Kiam Gaal ekvidis la popolon, li diris al Zebul:Jen popolo malsupreniras de la suproj de la montoj. Sed Zebul diris al li:La ombro de la montoj sxajnas al vi homoj. 37 Kaj Gaal parolis plue, kaj diris:Jen popolo malsupreniras de la altajxo, kaj unu tacxmento venas laux la vojo de la kverko de sorcxistoj. 38 Tiam Zebul diris al li:Kie nun estas via busxo, kiu diris:Kiu estas Abimelehx, ke ni servu al li? Tio estas ja tiu popolo, kiun vi malsxatis; nun eliru, kaj batalu kontraux gxi. 39 Kaj Gaal eliris, havante post si la logxantojn de SXehxem, kaj ekbatalis kontraux Abimelehx. 40 Kaj Abimelehx ekpelis lin, kaj li forkuris, kaj falis multe da mortigitoj gxis la pordego mem. 41 Kaj Abimelehx restis en Aruma; kaj Zebul elpelis Gaalon kaj liajn fratojn, ke ili ne logxu en SXehxem.

42 En la sekvanta tago la popolo eliris sur la kampon. Kaj oni diris tion al Abimelehx. 43 Kaj li prenis sian militistaron kaj dividis gxin en tri tacxmentojn kaj faris embuskon sur la kampo. Kiam li vidis, ke la popolo eliras el la urbo, li levigxis kontraux ili kaj batis ilin. 44 Kaj Abimelehx, kaj la tacxmentoj, kiuj estis kun li, atakis kaj starigxis antaux la pordego de la urbo; kaj du tacxmentoj atakis cxiujn, kiuj estis sur la kampo, kaj mortigis ilin. 45 Kaj Abimelehx batalis kontraux la urbo la tutan tiun tagon; kaj li prenis la urbon, kaj mortigis la popolon, kiu estis en gxi; kaj li detruis la urbon kaj semis sur gxia loko salon.

46 Kiam tion auxdis cxiuj logxantoj de la turo de SXehxem, ili foriris en la fortikajxon de la dio Berit. 47 Kaj oni diris al Abimelehx, ke kolektigxis cxiuj logxantoj de la turo de SXehxem. 48 Tiam Abimelehx iris sur la monton Calmon, li kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj Abimelehx prenis hakilon en sian manon kaj dehakis brancxon de arbo kaj prenis gxin kaj metis gxin sur sian sxultron, kaj diris al la homoj, kiuj estis kun li:Kion vi vidis, ke mi faris, tion rapide faru kiel mi. 49 Kaj ankaux cxiuj el la tuta popolo dehakis brancxojn kaj iris post Abimelehx kaj almetis al la fortikajxo kaj ekbruligis per ili la fortikajxon per fajro; kaj mortis ankaux cxiuj homoj de la turo de SXehxem, cxirkaux mil viroj kaj virinoj.

50 Kaj Abimelehx iris al Tebec kaj siegxis Tebecon kaj prenis gxin. 51 Fortika turo estis meze de la urbo, kaj tien forkuris cxiuj viroj kaj virinoj kaj cxiuj logxantoj de la urbo, kaj ensxlosis sin tie kaj supreniris sur la tegmenton de la turo. 52 Kaj Abimelehx venis al la turo kaj siegxis gxin, kaj aliris al la pordo de la turo, por forbruligi gxin per fajro. 53 Tiam iu virino jxetis muelsxtonon sur la kapon de Abimelehx kaj rompis al li la kranion. 54 Tiam li rapide alvokis la junulon, kiu portis liajn batalilojn, kaj diris al li:Eltiru vian glavon kaj mortigu min, por ke oni ne diru pri mi:Virino lin mortigis. Kaj lia junulo lin trapikis, kaj li mortis. 55 Kaj la Izraelidoj vidis, ke Abimelehx mortis, kaj ili iris cxiu al sia loko. 56 Tiel Dio repagis la malbonagon de Abimelehx, kiun cxi tiu faris rilate sian patron, mortigante siajn sepdek fratojn. 57 Kaj la tutan malbonagon de la logxantoj de SXehxem Dio revenigis sur ilian kapon; kaj venis sur ilin la malbeno de Jotam, filo de Jerubaal.

Next Book Next Book