1 Post Abimelehx levigxis, por helpadi al Izrael, Tola, filo de Pua, filo de Dodo, Isahxarido. Li logxis en SXamir, sur la monto de Efraim. 2 Kaj li estis jugxisto de Izrael dum dudek tri jaroj, kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en SXamir.
3 Post li levigxis Jair, Gileadano, kaj li estis jugxisto de Izrael dum dudek du jaroj. 4 Li havis tridek filojn, kiuj rajdadis sur tridek junaj azenoj, kaj ili havis tridek urbojn; gxis nun oni ilin nomas Vilagxoj de Jair, kiuj estas en la lando Gilead. 5 Kaj Jair mortis, kaj oni enterigis lin en Kamon.