Abimelech's Conspiracy

Judges 9

1 Abimelehx, filo de Jerubaal, iris en SXehxemon, al la fratoj de sia patrino, kaj ekparolis al ili kaj al la tuta familio de la domo de sia patrinpatro jene: 2 Diru al la oreloj de cxiuj logxantoj de SXehxem:Kio estas pli bona al vi, cxu ke regu vin sepdek homoj, cxiuj filoj de Jerubaal, aux ke regu vin unu homo? memoru ankaux, ke mi estas via osto kaj via karno.

3 Kaj la fratoj de lia patrino diris pri li al la oreloj de cxiuj logxantoj de SXehxem cxiujn tiujn vortojn, kaj ilia koro inklinigxis al Abimelehx; cxar ili diris:Li estas nia frato. 4 Kaj ili donis al li sepdek argxentajn monerojn el la domo de Baal-Berit, kaj Abimelehx dungis per ili homojn mallaboremajn kaj facilanimajn, kaj ili sekvis lin. 5 Kaj li venis en la domon de sia patro en Ofra, kaj mortigis siajn fratojn, la filojn de Jerubaal, sepdek homojn, sur unu sxtono; restis Jotam, la plej juna filo de Jerubaal, cxar li kasxigxis. 6 Kaj kolektigxis cxiuj logxantoj de SXehxem kaj la tuta domo de Milo, kaj ili iris kaj faris Abimelehxon regxo, cxe la kverko, kiu staras en SXehxem.

7 Kaj oni diris pri tio al Jotam, kaj li iris kaj starigxis sur la supro de la monto Gerizim, kaj lauxte ekkriis, kaj diris al ili:Auxskultu min, logxantoj de SXehxem, kaj auxskultos vin Dio. 8 Iris la arboj, por sanktolei regxon super si; kaj ili diris al la olivarbo:Regxu super ni. 9 Sed la olivarbo diris al ili:CXu mi perdis mian grason, per kiu estas honorataj Dio kaj homoj, ke mi iru vagi super la arboj? 10 Kaj la arboj diris al la figarbo:Iru vi, regxu super ni. 11 Sed la figarbo diris al ili:CXu mi perdis mian dolcxecon kaj miajn bonajn fruktojn, ke mi iru vagi super la arboj? 12 Kaj la arboj diris al la vinberujo:Iru vi, regxu super ni. 13 Sed la vinberujo diris al ili:CXu mi perdis mian moston, kiu gajigas Dion kaj homojn, ke mi iru vagi super la arboj? 14 Tiam cxiuj arboj diris al la dornarbusto:Iru vi, regxu super ni. 15 Kaj la dornarbusto diris al la arboj:Se vere vi sanktoleas min kiel regxon super vi, tiam venu, sxirmu vin sub mia ombro; se ne, tiam eliros fajro el la dornarbusto kaj forbruligos la cedrojn de Lebanon.

16 Nun cxu vi agis gxuste kaj juste, regxigante Abimelehxon? kaj cxu vi agis bone rilate Jerubaalon kaj lian domon, kaj cxu vi agis kun li konforme al lia merito? 17 Mia patro batalis pro vi kaj ne sxatis sian vivon kaj savis vin el la manoj de Midjan; 18 kaj vi levigxis nun kontraux la domon de mia patro, kaj mortigis liajn filojn, sepdek homojn, sur unu sxtono, kaj Abimelehxon, filon de lia sklavino, vi regxigis super la logxantoj de SXehxem, pro tio, ke li estas via frato. 19 Se gxuste kaj juste vi agis nun rilate Jerubaalon kaj lian domon, tiam gxoju pri Abimelehx, kaj li ankaux gxoju pri vi. 20 Sed se ne, tiam eliru fajro el Abimelehx kaj forbruligu la logxantojn de SXehxem kaj la domon de Milo; kaj fajro eliru el la logxantoj de SXehxem kaj el la domo de Milo kaj forbruligu Abimelehxon. 21 Kaj Jotam forkuris kaj forsavis sin kaj iris en Beeron kaj eklogxis tie pro timo antaux sia frato Abimelehx.

Next Book Next Book