Esau Sells His Birthright

Genesis 25

29 Kaj Jakob kuiris kuirajxon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca. 30 Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi mangxi de cxi tiu rugxa kuirajxo, cxar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom. 31 Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaux vian unuenaskitecon. 32 Kaj Esav diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon? 33 Kaj Jakob diris: JXuru al mi hodiaux; kaj tiu jxuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob. 34 Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuirajxon el lentoj, kaj li mangxis kaj trinkis, kaj levigxis kaj foriris. Kaj Esav malsxatis la unuenaskitecon.

Next Book Next Book