God's Promise to Isaac

Genesis 26

1 Estis malsato en la lando, krom la antauxa malsato, kiu estis en la tempo de Abraham. Kaj Isaak iris al Abimelehx, la regxo de la Filisxtoj, en Gerar. 2 Kaj la Eternulo aperis al li, kaj diris: Ne iru Egiptujon, logxu en la lando, pri kiu Mi diros al vi. 3 Vivu kiel fremdulo en cxi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; cxar al vi kaj al via idaro Mi donos cxiujn cxi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la jxuron, kiun Mi jxuris al via patro Abraham. 4 Kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo, kaj Mi donos al via idaro cxiujn cxi tiujn landojn, kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero; 5 pro tio, ke Abraham obeis Mian vocxon, kaj plenumadis Miajn arangxojn, Miajn legxojn, kaj Miajn instruojn.

Next Book Next Book