The Birth of Esau and Jacob

Genesis 25

19 Kaj jen estas la generaciaro de Isaak, filo de Abraham: de Abraham naskigxis Isaak. 20 Kaj Isaak havis la agxon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano. 21 Kaj Isaak pregxis al la Eternulo pri sia edzino, cxar sxi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia pregxo, kaj lia edzino Rebeka gravedigxis. 22 Kaj la infanoj interpusxigxis en sxia interno, kaj sxi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravedigxis? Kaj sxi iris, por demandi la Eternulon.

23 Kaj la Eternulo diris al sxi: Du popoloj estas en via ventro, Kaj du gentoj disapartigxos el via interno; Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua, Kaj la pli granda servos la malpli grandan.

24 Kaj kiam venis la tempo, ke sxi nasku, tiam montrigxis, ke gxemeloj estas en sxia ventro. 25 Kaj la unua eliris rugxa, li estis tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon Esav. 26 Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la agxon de sesdek jaroj, kiam ili naskigxis.

27 Kaj la knaboj grandigxis; kaj Esav farigxis lerta cxasisto, kampisto, kaj Jakob farigxis homo kvieta, sidanta en la tendo. 28 Kaj Isaak amis Esavon, cxar li mangxadis lian cxasajxon; sed Rebeka amis Jakobon.

Next Book Next Book