The Inheritance West of the Jordan

Joshua 14

1 Kaj jen estas, kion la Izraelidoj ekposedis en la lando Kanaana, kaj kion posedigis al ili la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj de la triboj de Izrael. 2 Laux loto ili donis posedajxon, kiel ordonis la Eternulo per Moseo, al la naux triboj kaj duono. 3 CXar Moseo donis al du triboj kaj duono posedajxon transe de Jordan; kaj al la Levidoj li ne donis posedajxon inter ili; 4 cxar la idoj de Jozef estis du triboj, Manase kaj Efraim; kaj al la Levidoj oni ne donis parton en la lando, sed nur urbojn por logxado, kune kun iliaj antauxurboj por iliaj brutoj kaj por ilia havo. 5 Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj kaj dividis la teron.

Next Book Next Book