Conquest of Southern Canaan

Joshua 10

29 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Makeda al Libna, kaj militis kontraux Libna. 30 Kaj la Eternulo transdonis ankaux gxin kaj gxian regxon en la manon de Izrael; kaj li per glavo batis gxin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis en gxi neniun restanton. Kaj li agis kun gxia regxo, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo.

31 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Libna al Lahxisx, kaj starigis tendaron cxirkaux gxi, kaj militis kontraux gxi. 32 Kaj la Eternulo transdonis Lahxisxon en la manon de Izrael, kaj li prenis gxin en la dua tago, kaj per glavo ekstermis gxin kaj cxion vivantan en gxi, simile al cxio, kion li faris al Libna.

33 Tiam venis Horam, regxo de Gezer, por alporti helpon al Lahxisx; sed Josuo venkobatis lin kaj lian popolon tiel, ke li lasis al li neniun restanton.

34 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Lahxisx al Eglon, kaj starigis tendaron cxirkaux gxi, kaj militis kontraux gxi. 35 Kaj ili prenis gxin en tiu tago, kaj ekstermis gxin per glavo, kaj cxion vivantan en gxi li ekstermis en tiu tago, simile al cxio, kion li faris al Lahxisx.

36 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris el Eglon al HXebron, kaj militis kontraux gxi. 37 Kaj ili prenis gxin, kaj per glavo ekstermis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton, simile al cxio, kion li faris al Eglon; kaj li ekstermis gxin, kaj cxion, kio vivis en gxi.

38 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris returne al Debir, kaj militis kontraux gxi. 39 Kaj li prenis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn, kaj batis ilin per glavo, kaj ekstermis cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton; kiel li faris al HXebron, tiel li faris al Debir kaj al gxia regxo, kaj kiel li faris al Libna kaj al gxia regxo.

40 Kaj Josuo venkobatis la tutan landon sur la monto, kaj la sudan kaj la malaltan kaj la deklivan, kaj cxiujn iliajn regxojn; li lasis neniun restanton, kaj li ekstermis cxion vivantan, kiel ordonis la Eternulo, Dio de Izrael. 41 Kaj Josuo batis ilin de Kadesx-Barnea gxis Gaza, kaj la tutan landon Gosxen, gxis Gibeon. 42 Kaj cxiujn tiujn regxojn kaj iliajn landojn Josuo prenis per unu fojo; cxar la Eternulo, Dio de Izrael, batalis por Izrael. 43 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron, en Gilgalon.

Next Book Next Book