Baal Worship at Peor

Numbers 25

1 Kaj Izrael logxis en SXitim, kaj la popolo komencis malcxastadi kun la filinoj de Moab. 2 Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo mangxadis kaj klinigxadis antaux iliaj dioj. 3 Kaj Izrael aligxis al Baal-Peor; kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael. 4 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu cxiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraux la suno, kaj deturnigxos de Izrael la furiozo de la kolero de la Eternulo. 5 Kaj Moseo diris al la jugxistoj de Izrael:Mortigu cxiu siajn homojn, kiuj aligxis al Baal-Peor.

6 Kaj jen iu el la Izraelidoj venis kaj alkondukis al siaj fratoj Midjanidinon antaux la okuloj de Moseo kaj antaux la okuloj de la tuta komunumo de Izrael, dum ili ploris cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 7 Kiam tion vidis Pinehxas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, li levigxis el inter la komunumo kaj prenis ponardegon en sian manon. 8 Kaj li iris post la Izraelido en la dormejon, kaj trapikis ilin ambaux, la Izraelidon kaj la virinon tra sxia ventro; kaj tiam cxesigxis la punfrapado de la Izraelidoj. 9 Kaj la nombro de la mortintoj per la punfrapado estis dudek kvar mil.

Next Book Next Book