The Zeal of Phinehas

Numbers 25

10 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 11 Pinehxas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, deturnis Mian koleregon de la Izraelidoj, cxar li fervoris pri Mi inter ili, kaj Mi ne ekstermis la Izraelidojn en Mia severeco. 12 Tial diru:Jen Mi donas al li Mian interligon pri paco; 13 kaj gxi estu por li kaj por lia idaro post li interligo de eterna pastreco, pro tio, ke li fervoris pri sia Dio kaj pekliberigis la Izraelidojn.

14 La nomo de la mortigita Izraelido, kiu estis mortigita kune kun la Midjanidino, estis Zimri, filo de Salu, cxefo de patrodomo el la Simeonidoj; 15 kaj la nomo de la mortigita Midjanidino estis Kozbi, filino de Cur, estro de la anoj de patrodomo en Midjan.

16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 17 Estu malamikoj al la Midjanidoj kaj batu ilin; 18 cxar ili estas malamikoj al vi per sia insido, kiun ili faris al vi per Peor, kaj per Kozbi, la filino de la Midjana estro, ilia fratino mortigita en la tago de la punfrapado pro Peor.

Next Book Next Book