Balaam's Final Oracle

Numbers 24

15 Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo; 16 Parolas tiu, kiu auxdas la vortojn de Dio Kaj scias la penson de la Plejaltulo, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj. 17 Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob, Kaj levigxos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos cxiujn filojn de malordo. 18 Kaj Edom estos submetito, Kaj Seir estos submetito de siaj malamikoj; Sed Izrael havos venkon. 19 Kaj la reganto eliros el Jakob, Kaj li pereigos la restintojn el la urbo.

20 Kaj li ekvidis Amalekon, kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: La unua el la popoloj estis Amalek, Sed lia fino estos pereo.

21 Kaj li ekvidis la Kenidojn, kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Fortika estas via logxejo, Kaj arangxita sur roko estas via nesto; 22 Sed ruinigita estos Kain, Baldaux Asxur vin kaptos.

23 Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Ve! kiu vivos, kiam Dio tion faros? 24 Kaj venos sxipoj de la lando de la Kitidoj, Kaj ili humiligos Asxuron kaj humiligos Eberon; Sed ankaux ili pereos.

25 Kaj Bileam levigxis, kaj foriris kaj revenis al sia loko; kaj ankaux Balak iris sian vojon.

Next Book Next Book