The New Commandment

1 John 2

7 Amataj, al vi mi skribas ne ordonon novan, sed malnovan ordonon, kiun vi havis de la komenco; la malnova ordono estas la vorto, kiun vi auxdis. 8 Ankaux mi skribas al vi novan ordonon, kiu estas vera en li kaj en vi; cxar la mallumo forpasas, kaj la vera lumo jam brilas. 9 Kiu diras, ke li estas en la lumo, kaj malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo ankoraux gxis nun. 10 Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne estas faligajxo. 11 Sed kiu malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo, kaj iras en la mallumo, kaj ne scias, kien li iras, cxar la mallumo blindigis al li la okulojn.

12 Mi skribas al vi, infanetoj, cxar la pekoj al vi estas pardonitaj pro lia nomo. 13 Mi skribas al vi, patroj, cxar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribas al vi, junuloj, cxar vi venkis la malbonulon. Mi skribis al vi, infanoj, cxar vi konas la Patron. 14 Mi skribis al vi, patroj, cxar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribis al vi, junuloj, cxar vi estas fortaj, kaj la vorto de Dio restas en vi, kaj vi venkis la malbonulon.

Next Book Next Book