Christ Our Advocate

1 John 2

1 Infanetoj miaj, cxi tion mi skribas al vi, por ke vi ne peku. Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton cxe la Patro, Jesuon Kriston, la justan; 2 kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaux pro la tuta mondo. 3 Kaj per cxi tio ni scias, ke ni konas lin:se ni observas liajn ordonojn. 4 Kiu diras:Mi lin konas, kaj ne observas liajn ordonojn, tiu estas mensoganto, kaj la vero ne estas en li; 5 sed en cxiu ajn, kiu observas lian vorton, vere perfektigxis la amo al Dio. Per cxi tio ni scias, ke ni estas en li: 6 kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus tiel iradi, kiel li iradis.

Next Book Next Book