A Rest for the People of God

Hebrews 3

7 Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, 8 Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto, 9 Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn. 10 Pro tio Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili cxiam estas kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn; 11 Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

12 Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio; 13 sed konsilu unu la alian cxiutage, dum estas nomate hodiaux, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko; 14 cxar ni farigxis partoprenantoj en Kristo, se la komencon de nia certigxo ni tenos firma gxis la fino;

15 dum estas dirite: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo.

16 CXar kiuj, auxskultinte, indignigis? cxu ne cxiuj elirintoj el Egiptujo per Moseo? 17 Kaj kontraux kiuj Li indignis kvardek jarojn? cxu ne kontraux la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto? 18 Kaj al kiuj Li jxuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj? 19 Kaj ni vidas, ke ili pro nekredemo ne povis enveni.

Hebrews 4

1 Ni do timu, ke, kiam al ni restas promeso veni en Lian ripozejon, iu el vi eble sxajne malatingos gxin. 2 CXar al ni ankaux estas evangelio anoncita tiel same, kiel al ili; sed al ili la auxdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido cxe la auxdantoj.

3 CXar ni ekkredintoj venas en la ripozejon, kiel Li diris: Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon; kvankam la faritajxoj estis finitaj jam de post la fondo de la mondo. 4 CXar Li diris ie pri la sepa tago jene:Kaj Dio ripozis en la sepa tago de Sia tuta laboro;

5 kaj ankaux jene: Ili ne venos en Mian ripozejon.

6 CXar restas do por iuj veni en gxin, kaj tiuj, al kiuj la evangelio unue estis predikita, ne envenis pro malobeo,

7 denove Li difinis iun tagon, dirante en David:Hodiaux, post tiom da tempo; kiel estas dirite: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, Ne obstinigu vian koron.

8 CXar se Josuo al ili estus doninta ripozon, Li ne parolus poste pri alia tago. 9 Tial restas sabata ripozo por la popolo de Dio. 10 CXar tiu, kiu venis en sian ripozejon, ankaux mem ripozas de siaj faroj, kiel Dio de Siaj.

11 Ni klopodu do veni en tiun ripozejon, por ke neniu falu laux la sama ekzemplo de malobeo. 12 CXar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol cxia glavo dutrancxa, kaj penetranta gxis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro. 13 Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

Next Book Next Book