All Scripture Is Breathed Out by God

2 Timothy 3

10 Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon, paciencon, 11 persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en Antiohxia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis; kaj el cxio tio la Sinjoro min savis. 12 Jes, kaj cxiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj. 13 Sed malbonaj homoj kaj ruzuloj cxiam iros antauxen al pli granda malbono, trompantaj kaj trompataj. 14 Sed restu vi en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certigxis, sciante, de kiu vi gxin lernis, 15 kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin sagxa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo. 16 CXiu skribajxo inspirita de Dio estas ankaux utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco; 17 por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por cxiu bona laboro.

Next Book Next Book