Alive in Christ

Colossians 2

6 Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li, 7 enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.

8 Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laux la tradicio de homoj, laux la elementoj de la mondo, kaj ne laux Kristo; 9 cxar en li korpe logxas la tuta pleneco de la Dieco, 10 kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de cxia estreco kaj auxtoritato; 11 en kiu ankaux vi cirkumcidigxis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo; 12 enterigite kun li en bapto, en kiu ankaux vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj. 13 Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni cxiujn erarojn; 14 elvisxinte la dekreton kontraux ni en ordonoj skribitan, kiu estis al ni malfavora, kaj li forprenis gxin el la mezo, najlinte gxin al la kruco; 15 kaj foriginte de si la estrecojn kaj la auxtoritatojn, parade malkasxis ilin, triumfante super ili en gxi.

Next Book Next Book