Let No One Disqualify You

Colossians 2

16 Neniu do vin jugxu pri mangxajxo, aux trinkajxo, aux rilate al festo, aux novmonato, aux sabato; 17 kiuj estas ombro de la estontajxoj, sed la korpo apartenas al Kristo. 18 Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la angxeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovosxvelinte per sia karna menso, 19 kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laux la kreskigo de Dio.

20 Se vi mortis kun Kristo for de la elementoj de la mondo, kial, kiel vivantaj en la mondo, vi submetigxas al dekretoj: 21 Ne tusxu, ne gustumu, ne palpu, 22 pri cxio, kio pereas per la uzado, laux la ordonoj kaj doktrinoj de homoj? 23 CXio tio havas sxajnon de sagxeco en volokulto kaj humileco kaj severeco rilate al la korpo, sed ne en ia valoro por plensatigo de la karno.

Next Book Next Book