Paul's Ministry to the Church

Colossians 1

24 Nun mi gxojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio; 25 kies diakono mi farigxis laux la arangxo de Dio, donita al mi pro vi, por plenumi la vorton de Dio, 26 la misteron, kiu estas kasxita for de la mondagxoj kaj de la generacioj, sed nun klarigita al liaj sanktuloj, 27 al kiuj Dio volis sciigi, kia estis la ricxeco de la gloro de cxi tiu mistero inter la nacianoj; kiu estas Kristo en vi, la espero de gloro; 28 kaj kiun ni anoncas, admonante cxiun homon kaj instruante cxiun homon en cxia sagxo, por ke ni starigu cxiun homon perfekta en Kristo Jesuo; 29 por tiu celo mi ankaux laboras, klopodante laux lia energio, kiu energias en mi kun potenco.

Colossians 2

1 Mi volas do, ke vi sciu, kiel grandan klopodon mi havas pro vi, kaj pro tiuj en Laodikea, kaj pro cxiuj, kiuj ne vidis mian vizagxon en la karno; 2 por ke iliaj koroj konsoligxu, dum ili kunkrocxigxas en amo, kaj al cxia ricxeco de la plena certigxo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston, 3 en kiu estas kasxitaj cxiuj trezoroj de sagxeco kaj de scio. 4 Tion mi diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco. 5 CXar kvankam mi laux karno forestas, tamen laux spirito mi estas kun vi, gxojante kaj vidante vian ordon kaj la firmecon de via fido al Kristo.

Next Book Next Book