The Preeminence of Christ

Colossians 1

15 li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro; 16 cxar en li kreigxis cxio en la cxielo kaj sur la tero, cxio videbla kaj nevidebla, cxu tronoj, cxu regecoj, cxu estrecoj, cxu auxtoritatoj; cxio kreigxis per li, kaj por li; 17 kaj li estas antaux cxio, kaj en li cxio ekzistas. 18 Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li farigxu superulo en cxio. 19 CXar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco logxu; 20 kaj per li kunakordigi cxion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li cxion, cxu sur la tero, cxu en la cxielo.

21 Kaj vin, iam fremdigitajn, kaj mense malamikojn en malbonaj faroj, li tamen jam kunakordigis 22 en la korpo de sia karno, per morto, por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriprocxeblaj antaux li; 23 se efektive vi restas en la fido, fonditaj kaj fiksitaj kaj firmaj en la espero de la evangelio, kiun vi auxdis, kiu estas predikita tra la tuta kreitaro sub la cxielo, kaj kies diakono mi, Pauxlo, farigxis.

Next Book Next Book