To Live Is Christ

Philippians 1

18 Kio do? nur tio, ke cxiamaniere, cxu pretekste aux vere, oni predikas Kriston:kaj pro tio mi gxojas kaj ankoraux plu gxojos. 19 CXar mi scias, ke cxi tio efikos al mia savo, per viaj pregxoj kaj la provizado de la Spirito de Jesuo Kristo, 20 laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. 21 CXar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno. 22 Sed se mi vivados korpe, tio signifas pluan frukton de laboro; kaj mi ne scias, kion elekti. 23 CXar ambauxflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona; 24 tamen mia restado en la karno estas pli bezona por vi. 25 Kaj tiel fidante, mi scias, ke mi restos kaj apudrestados kun vi cxiuj, por via progreso kaj gxojo de fido; 26 por ke mi pli abunde en Kristo Jesuo gratulu min pri vi, per mia denova cxeestado kun vi.

27 Sed via vivmaniero nur estu inda je la evangelio de Kristo, por ke, cxu mi alvenos kaj vin vidos, aux forestos, mi auxdu pri viaj aferoj, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio, 28 kaj neniel timigitaj de la kontrauxuloj:kio estas al ili certa signo de pereo, sed al vi certa signo (nepre de Dio) pri via savigxo; 29 cxar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaux suferi pro li; 30 havantaj la saman bataladon, kiun vi vidis cxe mi, kaj pri kiu vi nun auxdas, ke cxe mi gxi ankoraux ekzistas.

Next Book Next Book