The Advance of the Gospel

Philippians 1

12 Sed, fratoj, mi volas certigi vin, ke miaj aferoj plie efektivigxis por la progresado de la evangelio, 13 tiel, ke miaj katenoj estas evidentigitaj en Kristo tra la tuta Pretorio kaj cxie aliloke; 14 kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro miaj katenoj farigxinte sentimaj, supermezure kuragxas persiste elparoladi la vorton de Dio.

15 Unuj ja proklamas Kriston ecx envie kaj malpace, sed aliaj bonvole; 16 cxi tiuj kun amo, sciante, ke mi estas metita, por defendi la evangelion; 17 sed tiuj kun partieco predikas Kriston, ne sincere, supozante, ke ili aldonos doloron al miaj katenoj.

Next Book Next Book