Christ's Example of Humility

Philippians 2

1 Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato, 2 plenigu mian gxojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj, 3 nenion farante malpace aux arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem; 4 ne atentu cxiu siajn proprajn aferojn, sed cxiu ankaux la aferojn de aliaj. 5 Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaux en Kristo Jesuo, 6 kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel sxatindajxon la egalecon kun Dio 7 sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante laux la bildo de homoj; 8 kaj trovigxinte lauxfigure kiel homo, li sin humiligis kaj farigxis obeema gxis morto, ecx gxis la morto per kruco. 9 Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super cxia nomo, 10 por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, 11 kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.

Next Book Next Book