Thanksgiving and Prayer

Philippians 1

3 Mi dankas mian Dion cxe cxiu rememoro pri vi, 4 cxiam en cxiu mia pregxo por vi cxiuj farante la peton kun gxojo, 5 pro via partopreno en la evangelio de post la unua tago gxis nun; 6 pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron cxe vi, gxin perfektigados gxis la tago de Jesuo Kristo; 7 kaj ja decas, ke mi tion sentu pri vi cxiuj, cxar vi havas min en via koro, kaj vi cxiuj estas kun mi partoprenantoj en la graco, kiel en miaj katenoj, tiel ankaux en la defendo kaj fortigado de la evangelio. 8 CXar Dio estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi cxiuj laux la koramo de Kristo Jesuo. 9 Kaj mi pregxas, ke via amo abundu ankoraux plie kaj plie, en scio kaj cxia sagxo, 10 por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj gxis la tago de Kristo, 11 plenigite de la fruktoj de justeco, kiuj estas per Jesuo Kristo, al la gloro kaj lauxdo de Dio.

Next Book Next Book