The Promise Realized Through Faith

Romans 4

13 CXar ne per la legxo farigxis la promeso al Abraham aux al lia idaro, ke li estos heredanto de la mondo, sed per la virto el fido. 14 CXar se tiuj, kiuj estas laux la legxo, estas heredantoj, la fido nuligxis, kaj la promeso vantigxis; 15 cxar la legxo elfaras koleron; sed kie ne ekzistas legxo, tie ankaux ne ekzistas transpasxo.

16 GXi do estas el fido por tio, ke gxi estu laux graco; por ke la promeso estu firma al la tuta idaro, ne nur al tiu, kiu estas el la legxo, sed ankaux al tiu, kiu estas el la fido de Abraham, kiu estas la patro de ni cxiuj 17 (kiel estas skribite:Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaux Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantajxojn, kvazaux ili ekzistus. 18 Li ekster espero kredis en espero, por ke li farigxu patro de multe da popoloj, laux la diritajxo:Tiel estos via idaro. 19 Kaj ne senfortigite en fido, li pripensis sian propran korpon jam pereintan (estante preskaux centjara), kaj la senvivecon de la utero de Sara; 20 tamen pri la promeso de Dio li ne sxanceligxis en nekredemo, sed fortigxis per fido, donante la gloron al Dio, 21 kaj plene certigite, ke tion, kion Li promesis, Li povas ankaux fari. 22 Tial gxi estis kalkulita al li kiel virto. 23 Kaj ne por li sola estis skribite, ke gxi estis kalkulita al li; 24 sed ankaux por ni, al kiuj gxi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron, 25 kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.

Next Book Next Book