Abraham Justified by Faith

Romans 4

1 Kion do, ni diros, trovis Abraham, nia praavo laux la karno? 2 CXar se Abraham pravigxis per faroj, li havas ion, pri kio fieri, sed ne antaux Dio. 3 CXar kion diras la Skribo? Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto. 4 Al tiu, kiu laboras, la salajro estas kalkulata ne kiel favoro, sed kiel sxuldo. 5 Sed al tiu, kiu ne laboras, sed kredas al Tiu, kiu pravigas la malpiulon, lia fido estas kalkulata kiel virto. 6 Kiel David ankaux pridiras la felicxon de la homo, al kiu Dio kalkulas virton ekster faroj,

7 dirante: Felicxaj estas tiuj, kies krimoj estas pardonitaj, Kies pekoj estas kovritaj. 8 Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon.

9 CXu do cxi tiu felicxo apartenas al la cirkumcidularo, aux al la necirkumcidularo ankaux? CXar ni diras, ke al Abraham la fido estis kalkulita kiel virto. 10 Kiel do gxi estis kalkulita? kiam li estis en cirkumcido, aux en necirkumcido? Ne en cirkumcido, sed en necirkumcido; 11 kaj li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto de la fido, kiu ekzistis en lia necirkumcido; por ke li estu la patro de cxiuj, kiuj ankoraux en necirkumcido kredas, por ke virto estu kalkulata al ili; 12 kaj la patro de cirkumcido al tiuj, kiuj ne nur estas anoj de la cirkumcido, sed kiuj ankaux sekvas la pasxojn de tiu fido, kiun nia patro Abraham havis dum sia necirkumcido.

Next Book Next Book