Paul Tells of His Conversion

Acts 26

12 Por tiaj celoj vojagxante al Damasko kun auxtoritato kaj komisio de la cxefpastroj, 13 mi vidis tagmeze, ho regxo, sur la vojo lumon el la cxielo, superantan la helecon de la suno, brilantan cxirkaux mi kaj miaj kunvojagxantoj. 14 Kaj kiam ni cxiuj falis sur la teron, mi auxdis vocxon, dirantan al mi en la Hebrea lingvo:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas? estas malfacile por vi piedbati kontraux la pikiloj. 15 Kaj mi diris:Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas. 16 Sed levigxu, kaj starigxu sur viaj piedoj; cxar por tio mi aperis al vi, por difini vin kiel servanton al mi kaj atestanton pri la cirkonstancoj, en kiuj vi jam vidis min, kaj ankaux en kiuj mi poste aperos al vi; 17 liberigante vin de la popolo kaj de la nacianoj, al kiuj mi vin sendas, 18 por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la auxtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredajxon inter tiuj, kiuj sanktigxis per fido al mi.

19 Tial, ho regxo Agripo, mi ne igxis malobeema al la cxiela vizio; 20 sed proklamis unue al la Damaskanoj, kaj en Jerusalem, kaj tra la tuta regiono de Judujo, kaj ankaux al la nacianoj, ke ili pentu kaj sin turnu al Dio, farante farojn indajn je pento. 21 Pro cxi tio la Judoj kaptis min en la templo kaj celis mortigi min. 22 Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras gxis la nuna tago, atestante al malgranduloj kaj granduloj, dirante nenion krom tio, kion la profetoj kaj Moseo anoncis kiel venontan: 23 ke la Kristo devas suferi, kaj ke li unua per la revivigado de mortintoj proklamos lumon al la popolo kaj al la nacianoj.

24 Kaj dum li tiel pledis, Festo diris per lauxta vocxo:Pauxlo, vi frenezas; multe da studado vin frenezigas. 25 Sed Pauxlo diris:Mi ne frenezas, plej nobla Festo, sed mi malkasxe parolas vortojn de vero kaj prudento. 26 CXar tiujn aferojn tre bone scias la regxo, al kiu mi parolas maltime; cxar mi konvinkigxis, ke nenio el cxi tio estas kasxita for de li, cxar cxi tio ne estas farita en angulo. 27 Regxo Agripo, cxu vi kredas la profetojn? mi ja scias, ke vi kredas. 28 Kaj Agripo diris al Pauxlo:En mallonga tempo vi konvinkos min farigxi Kristano. 29 Kaj Pauxlo diris:Mi volus pregxi al Dio, ke, cxu en mallonga aux en longa, ne nur vi, sed ankaux cxiuj, kiuj auxskultas min hodiaux, farigxu tiaj, kia mi estas, krom cxi tiuj katenoj.

30 Kaj starigxis la regxo kaj la provincestro kaj Bernike kaj la kunsidantoj; 31 kaj apartigxinte, ili parolis inter si, dirante:Tiu viro faris nenion meritantan morton aux katenojn. 32 Kaj Agripo diris al Festo:Tiu viro povus esti tuj liberigita, se li ne apelacius al Cezaro.

Next Book Next Book