1 Kaj Agripo diris al Pauxlo:Estas permesate al vi paroli por vi mem. Tiam Pauxlo, etendinte sian manon, responde pledis:
2 Mi min trovas felicxa, regxo Agripo, ke mi respondos antaux vi hodiaux rilate cxion, pri kio mi estas akuzita de la Judoj; 3 precipe cxar vi estas klera pri cxiuj moroj kaj demandoj, kiuj ekzistas cxe la Judoj; tial mi petegas vin auxskulti min pacience.
4 Mian vivmanieron de post mia juneco, kiu estis de la komenco en mia nacio, en Jerusalem, cxiuj Judoj scias, 5 konante min jam longe, kaj sciante (se ili volus atesti), ke laux la plej severa sekto de nia religio mi vivis Fariseo. 6 Kaj nun mi staras cxi tie jugxota pro la espero de la promeso farita de Dio al niaj patroj, 7 al kiu promeso niaj dek du triboj, fervore servante Dion nokte kaj tage, esperas atingi. Kaj pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj, ho regxo! 8 Kial oni cxe vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn?
9 Mi mem ja pensis en mi, ke mi devas fari multajn agojn kontraux la nomo de Jesuo, la Nazaretano. 10 Kaj tion mi ankaux faris en Jerusalem; kaj multajn el la sanktuloj en karcerojn mi ensxlosis, ricevinte de la cxefpastroj la auxtoritaton, kaj cxe ilia mortigado mi ilin per vocxdono kondamnis. 11 Kaj punante ilin tre ofte en cxiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin blasfemi; kaj forte furiozante kontraux ili, mi persekutis ilin ecx gxis fremdaj urboj.