Paul Sails for Rome

Acts 27

1 Kaj kiam estis decidite, ke ni sxipiru al Italujo, oni transdonis Pauxlon kaj kelkajn aliajn malliberulojn al centestro, nomata Julio, el la Auxgusta kohorto. 2 Kaj enirinte en sxipon el Adramitio, veturontan al la lokoj cxe la marbordo de Azio, ni ekveturis sur la maron, havante kun ni Aristarhxon, Makedonon el Tesaloniko. 3 Kaj la sekvantan tagon ni vizitis Cidonon; kaj Julio kondutis afable rilate Pauxlon, kaj permesis al li iri al siaj amikoj kaj refresxigxi. 4 Kaj irinte de tie sur la maron, ni preterveturis sub la sxirmo de Kipro, cxar la ventoj estis kontrauxaj. 5 Kaj transveturinte la maron apud Kilikio kaj Pamfilio, ni alvenis al Mira en Likio. 6 Kaj la centestro, trovinte tie sxipon Aleksandrian veturontan al Italujo, enirigis nin en gxin. 7 Kaj veturante malrapide dum multe da tagoj kaj venkinte kun malfacileco proksime al Knido (cxar la vento ne permesis al ni atingi gxin), ni veturis sub la sxirmo de Kreto, apud Salmone; 8 kaj kun malfacileco veturinte preter la marbordo, ni alvenis al loko, nomata Belaj Havenoj, proksime de kiu estas la urbo Lasaja.

9 Kaj kiam pasis multe da tempo, kaj la vojagxo jam farigxis dangxera, cxar jam pasis la Fasto, Pauxlo avertis ilin, 10 dirante al ili:Ho viroj, mi ekvidas, ke la vojagxo estos kun difekto kaj multa perdo, ne nur de la sxargxo kaj de la sxipo, sed ankaux de niaj vivoj. 11 Sed la centestro atentis pli la konsilon de la direktilisto kaj la posedanto de la sxipo, ol la parolon de Pauxlo. 12 Kaj cxar la haveno ne estis suficxe vasta, por tie travintri, la plimulto konsilis sxipiri de tie, se eble ili povos atingi Fenikson, havenon de Kreto, kiu rigardas en la direkto al la nordokcidenta kaj la sudokcidenta ventoj, por tie travintri.

Next Book Next Book