Paul Before the Council

Acts 22

30 Sed en la sekvanta tago, cxar li volis certigxi, pri kio la Judoj lin akuzis, li malligis al li la katenojn, kaj ordonis, ke la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio kunvenu; kaj li kondukis Pauxlon malsupren, kaj starigis lin antaux ili.

Acts 23

1 Kaj Pauxlo, fikse rigardante la sinedrion, diris:Fratoj, mi vivadis antaux Dio laux tute bona konscienco gxis la nuna tago. 2 Kaj la cxefpastro Ananias ordonis al la apudstarantoj frapi lian busxon. 3 Tiam diris Pauxlo al li:Dio vin frapos, vi kalkeblanka muro; cxu vi sidas, por jugxi min laux la legxo, kaj kontraux la legxo ordonas, ke oni min frapu? 4 Kaj la apudstarantoj diris:CXu vi insultas la cxefpastron de Dio? 5 Kaj Pauxlo diris:Mi ne sciis, fratoj, ke li estas cxefpastro; cxar estas skribite:Estron de via popolo ne insultu.

6 Sed kiam Pauxlo eksciis, ke unu parto konsistas el Sadukeoj, kaj la alia el Fariseoj, li ekkriis en la sinedrio:Fratoj, mi estas Fariseo, filo de Fariseo; pri la espero kaj la relevigxo de la mortintoj mi estas jugxata. 7 Kaj kiam li tion diris, malpaco okazis inter la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj la cxeestantaro dividigxis. 8 CXar la Sadukeoj diras, ke ne estas relevigxo, nek angxelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaux. 9 Kaj farigxis bruego; kaj kelkaj skribistoj el la partio de la Fariseoj starigxis, kaj forte insistis, dirante:Ni trovas nenian malbonon en cxi tiu viro; kaj kio, se parolis al li spirito aux angxelo? 10 Kaj kiam farigxis granda malpaco, la cxefkapitano, timante, ke Pauxlo estos dissxirita de ili, ordonis al la soldataro malsupreniri kaj forkapti lin perforte el la mezo de ili, kaj konduki lin en la fortikajxon.

11 Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris:Kuragxu; cxar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaux en Romo.

Next Book Next Book