Acts 23

Paul Before the Council

1 Kaj Pauxlo, fikse rigardante la sinedrion, diris:Fratoj, mi vivadis antaux Dio laux tute bona konscienco gxis la nuna tago. 2 Kaj la cxefpastro Ananias ordonis al la apudstarantoj frapi lian busxon. 3 Tiam diris Pauxlo al li:Dio vin frapos, vi kalkeblanka muro; cxu vi sidas, por jugxi min laux la legxo, kaj kontraux la legxo ordonas, ke oni min frapu? 4 Kaj la apudstarantoj diris:CXu vi insultas la cxefpastron de Dio? 5 Kaj Pauxlo diris:Mi ne sciis, fratoj, ke li estas cxefpastro; cxar estas skribite:Estron de via popolo ne insultu.

6 Sed kiam Pauxlo eksciis, ke unu parto konsistas el Sadukeoj, kaj la alia el Fariseoj, li ekkriis en la sinedrio:Fratoj, mi estas Fariseo, filo de Fariseo; pri la espero kaj la relevigxo de la mortintoj mi estas jugxata. 7 Kaj kiam li tion diris, malpaco okazis inter la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj la cxeestantaro dividigxis. 8 CXar la Sadukeoj diras, ke ne estas relevigxo, nek angxelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaux. 9 Kaj farigxis bruego; kaj kelkaj skribistoj el la partio de la Fariseoj starigxis, kaj forte insistis, dirante:Ni trovas nenian malbonon en cxi tiu viro; kaj kio, se parolis al li spirito aux angxelo? 10 Kaj kiam farigxis granda malpaco, la cxefkapitano, timante, ke Pauxlo estos dissxirita de ili, ordonis al la soldataro malsupreniri kaj forkapti lin perforte el la mezo de ili, kaj konduki lin en la fortikajxon.

11 Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris:Kuragxu; cxar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaux en Romo.

A Plot to Kill Paul

12 Kaj je la tagigxo la Judoj konspiris, kaj per solena jxuro sin ligis, dirante, ke ili nek mangxos nek trinkos, gxis ili mortigos Pauxlon. 13 Kaj pli ol kvardek estis la tiel kunjxurintaj. 14 Kaj ili venis al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj, kaj diris:Ni per solena jxuro ligis nin gustumi nenion, gxis ni mortigos Pauxlon. 15 Nun do vi kune kun la sinedrio instigu la cxefkapitanon, ke li konduku lin al vi, kvazaux vi volus jugxi pri la afero pli precize; kaj ni, antaux ol li alproksimigxos, estos pretaj pereigi lin.

16 Sed la filo de la fratino de Pauxlo, enveninte, auxdis pri la embusko, kaj li iris en la fortikajxon, kaj pri tio sciigis Pauxlon. 17 Kaj Pauxlo alvokis unu el la centestroj, kaj diris:Konduku cxi tiun junulon al la cxefkapitano, cxar li havas ion por diri al li. 18 Li do prenis lin kaj kondukis lin al la cxefkapitano, kaj diris:La katenito Pauxlo min alvokis, kaj petis, ke mi konduku al vi cxi tiun junulon, kiu havas ion por diri al vi. 19 Kaj la cxefkapitano prenis lian manon, kaj, flankenirante, demandis lin aparte:Kio estas tio, kion vi havas por diri al mi? 20 Kaj li diris:La Judoj interkonsentis peti, ke vi konduku Pauxlon malsupren morgaux en la sinedrion, kvazaux ili intencus fari pri li esploron iom pli precizan. 21 Sed ne konsentu al ili, cxar embuskas kontraux li pli ol kvardek el ili, kiuj per solena jxuro sin ligis nek mangxi nek trinki, gxis ili lin pereigos; kaj nun ili estas pretaj, kaj atendas de vi la promeson. 22 Tiam la cxefkapitano forsendis la junulon, ordonante al li:Eldiru al neniu, ke vi sciigis min pri cxi tio.

Paul Sent to Felix the Governor

23 Kaj alvokinte du el la centestroj, li diris:Pretigu ducent soldatojn, por ke ili iru gxis Cezarea, kun sepdek rajdistoj kaj ducent lancistoj, je la tria horo nokte; 24 kaj provizu bestojn, por sidigi Pauxlon kaj konduki lin sendangxere al Felikso, la provincestro. 25 Kaj li skribis leteron laux jena formo:

26 Klauxdio Lisias al lia ekscelenco Felikso, la provincestro, saluton. 27 CXi tiu viro estis kaptita de la Judoj, kaj ili volis mortigi lin; sed mi alvenis kun la soldataro kaj forsavis lin, sciigxinte, ke li estas Romano. 28 Kaj dezirante scii la kauxzon, pro kio ili lin akuzas, mi lin enkondukis en ilian sinedrion; 29 kaj mi trovis lin akuzata pri demandoj rilatantaj al ilia legxo, sed havanta nenian akuzon meritantan morton aux katenojn. 30 Kaj cxar oni montris al mi, ke estos konspiro kontraux la viro, mi tuj sendis lin al vi, ordonante ankaux, ke liaj akuzantoj atestu kontraux li antaux vi.

31 Tial la soldatoj, kiel estis ordonite al ili, prenis Pauxlon kaj kondukis lin nokte al Antipatris. 32 Kaj en la sekvanta tago ili lasis la rajdistojn iri kun li, kaj ili ekiris returne al la fortikajxo; 33 sed tiuj, enirinte en Cezarean kaj transdoninte la leteron al la provincestro, enkondukis ankaux Pauxlon antaux lin. 34 Kaj kiam li gxin legis, li demandis, el kiu provinco li venas; kaj kiam li sciigxis, ke li estas el Kilikio, 35 li diris:Mi auxskultos vian proceson, kiam viaj akuzantoj ankaux cxeestos; kaj li ordonis, ke oni gardu lin en la palaco de Herodo.

Previous Book Next Book