Paul and the Roman Tribune

Acts 22

22 Ili auxskultis lin gxis tiu vorto, sed tiam ili levis sian vocxon, dirante:Forigu tian homon de sur la tero; cxar ne decas, ke li vivu. 23 Kaj dum ili kriis kaj forjxetis siajn vestojn kaj jxetis polvon en la aeron, 24 la cxefkapitano ordonis konduki lin en la fortikajxon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurgxado, por ke li sciigxu, kial oni tiel forte kriis kontraux li. 25 Kaj kiam ili ligis lin per rimenoj, Pauxlo diris al la apudstaranta centestro:CXu estas lauxlegxe por vi skurgxi Romanon ne kondamnitan? 26 Kaj kiam la centestro tion auxdis, li iris al la cxefkapitano kaj raportis, dirante:Kion vi celas fari? cxar cxi tiu viro estas Romano. 27 Kaj la cxefkapitano venis, kaj diris al li:Diru al mi, cxu vi estas Romano? Kaj li diris:Jes. 28 Kaj la cxefkapitano respondis:Per granda sumo mi akiris tiun civitanecon. Kaj Pauxlo respondis:Sed mi naskigxis tia. 29 Tiuj do, kiuj devis ekzameni lin, tuj foriris de li; kaj la cxefkapitano ankaux timis, konstatinte, ke tiu estas Romano, kaj ke li lin ligis.

Next Book Next Book