Paul Speaks to the People

Acts 21

37 Kaj Pauxlo, jam enkondukota en la fortikajxon, diris al la cxefkapitano:CXu estas permesate al mi diri ion al vi? Kaj li diris:CXu vi scias la Grekan lingvon? 38 CXu vi ne estas la Egipto, kiu antaux kelka tempo ekmovis ribele kaj elkondukis en la dezerton la kvar mil virojn de la Sikarioj? 39 Sed Pauxlo diris:Mi estas Judo el Tarso en Kilikio, burgxo de urbo ne malnobla; kaj mi petas vin, permesu al mi paroli al la popolo. 40 Kaj kiam li tion permesis, Pauxlo, starante sur la sxtuparo, gestis per la mano al la popolo; kaj kiam farigxis granda silento, li parolis al ili en la Hebrea lingvo, dirante:

Acts 22

1 Fratoj kaj patroj, auxskultu la pledon, kiun mi faras nun antaux vi.

2 Kaj kiam ili auxdis, ke li parolas al ili en la Hebrea lingvo, ili des pli silentigxis; kaj li diris:

3 Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en cxi tiu urbo cxe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laux la preciza maniero de nia prapatra legxo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel vi cxiuj estas hodiaux. 4 Kaj mi persekutis cxi tiun Vojon gxis la morto, katenante kaj en karcerojn transdonante virojn kaj virinojn. 5 Kiel ankaux atestas pri mi la cxefpastro kaj la tuta pliagxularo, de kiuj mi ankaux ricevis leterojn por la fratoj, kaj iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis, katenitajn al Jerusalem, por punigxi.

6 Kaj dum mi vojagxis kaj alproksimigxis al Damasko, cxirkaux tagmezo subite ekbrilis el la cxielo granda lumo cxirkaux mi. 7 Kaj mi falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al mi:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas? 8 Kaj mi respondis:Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj li diris al mi:Mi estas Jesuo, la Nazaretano, kiun vi persekutas. 9 Kaj tiuj, kiuj estis kun mi, vidis ja la lumon, sed ne auxdis la vocxon de tiu, kiu parolis al mi. 10 Kaj mi diris:Kion mi faru, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris al mi:Levigxu, kaj iru al Damasko; kaj tie vi ricevos informon pri cxio, kio estas difinita, ke vi gxin faru. 11 Kaj, cxar mi ne povis vidi pro la gloro de tiu lumo, mi eniris en Damaskon mane kondukata de tiuj, kiuj estis kun mi.

12 Kaj unu Ananias, piulo laux la legxo, bone atestata de cxiuj Judoj tie logxantaj, 13 venis al mi, kaj apudstarante, diris al mi:Frato Sauxlo, ricevu vian vidpovon. Kaj en tiu sama horo mi ekvidis, kaj lin rigardis. 14 Kaj li diris:La Dio de niaj patroj difinis vin, por ke vi sciu Lian vojon kaj vidu la Justulon kaj auxdu vocxon el lia busxo. 15 CXar vi estos lia atestanto antaux cxiuj homoj pri cxio, kion vi vidis kaj auxdis. 16 Kaj nun kial vi prokrastas? levigxu, kaj baptigxu, kaj forlavu viajn pekojn, vokante lian nomon.

17 Kaj reveninte al Jerusalem kaj pregxante en la templo, mi estis en ekstazo, 18 kaj mi vidis lin dirantan al mi:Rapidu, kaj eliru tuj el Jerusalem, cxar ili ne akceptos vian ateston pri mi. 19 Kaj mi diris:Sinjoro, ili mem scias, ke mi malliberigis kaj batis en cxiuj sinagogoj tiujn, kiuj kredas al vi; 20 kaj kiam estis versxata la sango de via martiro Stefano, mi ankaux staris apude kaj konsentis, kaj gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis. 21 Kaj li diris al mi:Foriru; cxar mi vin sendos malproksimen al la nacianoj.

Next Book Next Book