Paul in Ephesus

Acts 19

1 Kaj dum Apolos estis en Korinto, Pauxlo, trapasinte la supran regionon, venis al Efeso, kaj trovinte iujn discxiplojn, 2 li diris al ili:CXu vi ricevis la Sanktan Spiriton, kiam vi ekkredis? Kaj ili diris al li:Ni ankoraux ecx ne auxdis, cxu estas Sankta Spirito. 3 Kaj li diris al ili:En kion do vi baptigxis? Kaj ili diris:En la bapton de Johano. 4 Kaj Pauxlo diris:Johano baptis per la bapto de pento, dirante al la popolo, ke ili kredu al tiu, kiu venos post li, tio estas al Jesuo. 5 Kaj tion auxdinte, ili baptigxis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. 6 Kaj kiam Pauxlo metis siajn manojn sur ilin, la Sankta Spirito venis sur ilin; kaj ili ekparolis per lingvoj kaj ekprofetis. 7 Kaj ili cxiuj estis cxirkaux dek du viroj.

8 Kaj li eniris en la sinagogon, kaj parolis sentime en la dauxro de tri monatoj, diskutante kaj rezonante rilate la regnon de Dio. 9 Sed kiam kelkaj obstinigxis kaj malobeis, kalumniante la Vojon antaux la homamaso, li foriris de ili, kaj forigis la discxiplojn, kaj diskutis cxiutage en la lernejo de Tiranos. 10 Kaj tio dauxris dum du jaroj; tiel ke cxiuj logxantoj en Azio, Judoj kaj Grekoj, auxdis la vorton de la Sinjoro.

Next Book Next Book