Apollos Speaks Boldly in Ephesus

Acts 18

24 Kaj unu Judo, nomata Apolos, Aleksandriano laux gento, viro klera, venis al Efeso; kaj li estis potenca en la Skriboj. 25 CXi tiu jam estis instruita pri la vojo de la Sinjoro; kaj estante fervora en spirito, li paroladis kaj instruadis precize pri Jesuo, konante nur la bapton de Johano; 26 kaj li komencis paroli sentime en la sinagogo. Sed Akvila kaj Priskila, auxdinte lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon de Dio. 27 Kaj kiam li volis transiri en la Ahxajan landon, la fratoj kuragxigis lin, kaj skribis al la discxiploj, ke ili akceptu lin; kaj alveninte, li multe helpis tiujn, kiuj kredis per graco; 28 cxar konvinke li refutis la Judojn publike, pruvante per la Skriboj, ke Jesuo estas la Kristo.

Next Book Next Book