The Sons of Sceva

Acts 19

11 Kaj Dio faris per la manoj de Pauxlo eksterordinarajn miraklojn; 12 tiel ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo visxtukojn aux vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris. 13 Sed ankaux kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante:Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Pauxlo predikas. 14 Kaj sep filoj de unu Judo, Skeva, cxefpastro, tion faris. 15 Kaj la malbona spirito responde diris al ili:Jesuon mi konas, kaj Pauxlon mi konas; sed kiuj estas vi? 16 Kaj la viro, en kiu estis la malbona spirito, sin jxetis sur ilin, kaj venkis kaj superfortis ilin, tiel ke ili forkuris el tiu domo nudaj kaj vunditaj. 17 Kaj tio sciigxis al cxiuj, kiuj logxis en Efeso, Judoj kaj Grekoj; kaj timo falis sur ilin cxiujn, kaj la nomo de la Sinjoro Jesuo grandigxis. 18 Multaj ankaux el la kredantoj venis, kaj konfesis, montrante siajn agojn. 19 Kaj ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin antaux la okuloj de cxiuj; kaj oni kalkulis ilian valoron, kaj trovis gxin kvindek miloj da moneroj argxentaj. 20 Tiel forte kreskis la vorto de la Sinjoro kaj sukcesis.

Next Book Next Book