The Jerusalem Council

Acts 15

1 Kaj iuj homoj vojagxis tien el Judujo, kaj instruis la fratojn:Se vi ne cirkumcidigxos laux la moro de Moseo, vi ne povas savigxi. 2 Kaj kiam Pauxlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraux ili, oni arangxis, ke Pauxlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando. 3 Ili do, forkondukite de la eklezio, trairis Fenikion kaj Samarion, anoncante la konvertadon de la nacianoj, kaj faris grandan gxojon al cxiuj fratoj. 4 Kaj alveninte en Jerusalemon, ili estis akceptitaj de la eklezio kaj apostoloj kaj presbiteroj, kaj raportis cxion, kion Dio faris per ili. 5 Sed levigxis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante:Estas necese cirkumcidi ilin, kaj ordoni, ke ili observu la legxon de Moseo.

6 Kaj kunvenis la apostoloj kaj presbiteroj, por esplori tiun aferon. 7 Kaj post multe da diskutado, Petro starigxis, kaj diris al ili: Fratoj, vi scias, ke jam antaux longe Dio elektis min el inter vi, por ke per mia busxo la nacianoj auxdu la vorton de la evangelio kaj kredu. 8 Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili, donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni; 9 kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili, per la fido puriginte iliajn korojn. 10 Nun do kial vi incitas Dion, dezirante meti sur la kolon de la discxiploj jugon, kiun povis porti nek niaj patroj, nek ni? 11 Sed ni kredas pri nia savo per la graco de la Sinjoro Jesuo tiel same, kiel ankaux ili.

12 Kaj silentis la tuta amaso; kaj ili auxskultis, dum Pauxlo kaj Barnabas rakontis, kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris cxe la nacianoj per ili. 13 Kaj kiam ili cxesis paroli, Jakobo respondis, dirante: Fratoj, auxskultu min; 14 Simeon rakontis, kiel unue Dio vizitis nacianojn, por elekti el ili popolon por Sia nomo. 15 Kaj al tio konsentas la vortoj de la profetoj, kiel estas skribite:

16 Post tio Mi revenos, Kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi restarigos la detruitajxojn, Kaj Mi rekonstruos gxin; 17 Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj Kaj cxiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo, Diras la Eternulo, 18 Kiu tion faras jam de la tempo antikva.

19 Tial mi decidas, ke ni ne gxenu tiujn el la nacianoj, kiuj turnigxas al Dio; 20 sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpurigxoj cxe idoloj kaj de malcxasteco kaj de sufokitajxoj kaj de sango. 21 CXar de post antikvaj generacioj Moseo havas en cxiuj urboj tiujn, kiuj lin predikas, legate en la sinagogoj cxiusabate.

Next Book Next Book