Peter and Cornelius

Acts 10

1 En Cezarea estis unu viro, nomata Kornelio, centestro de la kohorto nomata la Itala, 2 viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj pregxis al Dio konstante. 3 Tiu vidis klare en vizio, cxirkaux la nauxa horo de la tago, angxelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li:Kornelio. 4 Kaj cxi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris:Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li:Viaj pregxoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memorajxo antaux Dio. 5 Kaj nun sendu virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas alnomata Petro; 6 li gastas cxe unu Simon, tanisto, kies domo estas apud la marbordo. 7 Kaj kiam foriris la angxelo, kiu parolis al li, li alvokis du el siaj domservantoj, kaj pian soldaton el tiuj, kiuj cxiam dejxoris apud li; 8 kaj klariginte cxion al ili, li sendis ilin al Jafo.

Next Book Next Book