Dorcas Restored to Life

Acts 9

36 Kaj estis en Jafo unu discxiplino, nomata Tabita, kiu laux traduko estas nomata Dorkas; sxi estis plena de bonfaroj kaj almozoj, kiujn sxi faris. 37 Kaj en tiu tempo sxi malsanigxis, kaj mortis; kaj ili sxin lavis kaj metis en supran cxambron. 38 Kaj cxar Lida estis proksime de Jafo, la discxiploj, auxdinte, ke Petro estas tie, sendis al li du virojn, por petegi lin:Ne prokrastu veni al ni. 39 Kaj Petro levigxis kaj iris kun ili. Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran cxambron; kaj alestis apud li cxiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam sxi estis ankoraux kun ili. 40 Sed Petro, formetinte cxiujn, genuigxis kaj pregxis, kaj, turninte sin al la korpo, li diris:Tabita, levigxu. Kaj sxi malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, sxi side levigxis. 41 Kaj li donis al sxi la manon kaj starigis sxin, kaj, vokinte la sanktulojn kaj vidvinojn, li prezentis sxin vivanta. 42 Kaj tio farigxis sciata tra la tuta Jafo, kaj multaj kredis al la Sinjoro. 43 Kaj dum multe da tagoj li logxis en Jafo cxe unu Simon, tanisto.

Next Book Next Book