Peter's Vision

Acts 10

9 Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojagxis kaj alproksimigxis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por pregxi, cxirkaux la sesa horo; 10 kaj li farigxis malsata, kaj deziris mangxi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo; 11 kaj li vidis la cxielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaux grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron; 12 kaj en gxi trovigxis cxiaj kvarpiedaj bestoj kaj rampajxoj de la tero kaj birdoj de la cxielo. 13 Kaj venis vocxo al li:Levigxu, Petro; bucxu kaj mangxu. 14 Sed Petro diris:Ho ne, Sinjoro, cxar mi neniam mangxis ion profanan aux malpuran. 15 Kaj vocxo venis al li denove duan fojon:Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. 16 Kaj tio estis farita trifoje; kaj la ujo estis tuj prenita for en la cxielon.

17 Kaj dum Petro spirite embarasigxis, kia povas esti la vizio, kiun li vidis, jen la viroj senditaj de Kornelio, eldemandinte pri la domo de Simon, staris antaux la pordo, 18 kaj vokis kaj demandis, cxu Simon, kiu estas alnomata Petro, tie gastas. 19 Kaj dum Petro pripensis pri la vizio, la Spirito diris al li:Jen tri viroj vin sercxas. 20 Sed levigxu, kaj malsupreniru, kaj vojagxu kun ili, tute ne hezitante; cxar mi ilin sendis. 21 Kaj Petro malsupreniris al la viroj, kaj diris:Jen mi estas tiu, kiun vi sercxas; kia estas la kauxzo, pro kiu vi venis? 22 Kaj ili diris:Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj bone atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de sankta angxelo, ke li venigu vin al sia domo kaj auxdu parolojn de vi.

23 Tial li envokis kaj gastigis ilin. Kaj en la sekvanta tago li levigxis, kaj foriris kun ili, kaj iuj fratoj el Jafo lin akompanis. 24 Kaj la morgauxan tagon ili eniris en Cezarean. Kaj Kornelio atendis ilin, kunvokinte siajn parencojn kaj intimajn amikojn. 25 Kaj kiam Petro estis eniranta, Kornelio lin renkontis, kaj, falinte antaux liaj piedoj, adorklinigxis al li. 26 Sed Petro lin levis, dirante:Starigxu; mi mem ankaux estas homo. 27 Kaj interparolante kun li, li eniris, kaj trovis multajn kunvenintajn; 28 kaj li diris al ili:Vi mem scias, kiel kontrauxlegxe estas por Judo kamaradigxi aux aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aux malpura; 29 tial, kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontrauxdiro. Mi do demandas, por kio vi min venigis?

30 Kaj Kornelio diris:Antaux kvar tagoj gxis cxi tiu horo, mi pregxis la nauxahoran pregxon en mia domo; kaj jen antaux mi staris viro hele vestita, 31 kaj diris:Kornelio, via pregxo estas auxdita, kaj viaj almozoj estas memoritaj antaux Dio. 32 Sendu do al Jafo, kaj invitu al vi Simonon, kiu estas alnomata Petro; li gastas en la domo de Simon, tanisto, apud la marbordo. 33 Tial mi tuj sendis al vi; kaj vi bone faris, ke vi venis. Nun do ni cxiuj alestas cxi tie antaux Dio, por auxdi cxion, kio estas ordonita al vi de la Sinjoro.

Next Book Next Book