Many Signs and Wonders Done

Acts 5

12 Kaj per la manoj de la apostoloj estis faritaj multaj signoj kaj mirindajxoj meze de la popolo; kaj ili cxiuj estis unuanime en la portiko Salomona. 13 Sed el la ceteraj neniu kuragxis aligxi al ili; tamen la popolo gloris ilin; 14 kaj kredantoj pligrandnombre aldonigxis al la Sinjoro, amasoj da viroj kaj virinoj; 15 tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kusxigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke cxe la preterpaso de Petro, almenaux lia ombro ombru iun el ili. 16 Kunvenis ankaux en Jerusalemon la amaso el la cxirkauxaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj cxiuj estis sanigitaj.

Next Book Next Book