The Apostles Arrested and Freed

Acts 5

17 Sed starigxis la cxefpastro, kaj cxiuj, kiuj estis kun li (tio estas la sekto de la Sadukeoj), kaj ili plenigxis de jxaluzo, 18 kaj jxetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la publikan gardejon. 19 Sed angxelo de la Eternulo nokte malfermis la pordojn de la karcero, kaj elkondukis ilin, kaj diris: 20 Iru, kaj staru kaj parolu en la templo al la popolo cxiujn vortojn pri cxi tiu Vivo.

21 Kaj tion auxdinte, ili eniris cxe la tagigxo en la templon kaj ekinstruis. Sed venis la cxefpastro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, kaj kunvokis la sinedrion kaj la tutan senaton de la Izraelidoj, kaj sendis al la malliberejo, por ilin venigi. 22 Sed la oficistoj venis, kaj ne trovis ilin en la karcero, kaj ili revenis kaj rakontis, 23 dirante:Ni ja trovis la malliberejon sxlosita tute fortike, kaj la gardistojn starantaj antaux la pordoj; sed malferminte, ni trovis interne neniun. 24 Kiam do la kapitano de la templo kaj la cxefpastroj auxdis cxi tiujn vortojn, ili embarasigxis pri ili, kio farigxos el tiu afero. 25 Tiam iu venis, kaj sciigis al ili:Jen la viroj, kiujn vi metis en la karceron, estas en la templo, kaj staras kaj instruas la popolon. 26 Tiam foriris la kapitano kun la oficistoj, kaj alkondukis ilin sen perforto; cxar ili timis la popolon, por ke ili ne estu prijxetitaj per sxtonoj.

27 Kaj oni alkondukis ilin kaj starigis ilin antaux la sinedrio. Kaj la cxefpastro ilin demandis, 28 dirante:Ni severe ordonis al vi, ke vi ne instruu en cxi tiu nomo; kaj jen vi plenigis Jerusalemon per via instruado, kaj intencas survenigi sur nin la sangon de tiu homo. 29 Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris:Oni devas obei Dion prefere ol homojn. 30 La Dio de niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignajxo. 31 Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj. 32 Kaj ni estas atestantoj de cxi tiuj vortoj, kiel ankaux estas la Sankta Spirito, kiun Dio donis al tiuj, kiuj Lin obeas.

33 Kaj ili, auxdinte tion, estis pikitaj en la koro, kaj ili konsiligxis, por pereigi ilin. 34 Sed unu Fariseo, nomata Gamaliel, legxinstruisto honorata cxe la tuta popolo, ekstaris en la sinedrio, kaj ordonis, ke oni eksteren forigu la homojn por kelka tempo. 35 Kaj li diris al ili:Izraelidoj, estu singardaj rilate al cxi tiuj homoj pri tio, kion vi celas fari. 36 CXar antaux cxi tiuj tagoj levigxis Teuxdas, dirante, ke li estas ia persono; kaj al li aligxis nombro da viroj, cxirkaux kvarcent; kaj li pereis; kaj cxiuj, kiuj lin obeis, dispeligxis kaj nuligxis. 37 Post tiu levigxis Judas, Galileano, en la tagoj de la registrado, kaj fortiris post si homojn; li ankaux pereis, kaj cxiuj, kiuj lin obeis, dispeligxis. 38 Kaj nun mi diras al vi:Detenu vin de cxi tiuj homoj, kaj lasu ilin; cxar, se cxi tiu intenco aux cxi tiu laboro estas de homoj, gxi renversigxos; 39 sed se gxi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; aux eble iel vi trovigxos batalantaj kontraux Dio. 40 Kaj ili konsentis kun li; kaj alvokinte la apostolojn kaj batinte ilin, ili ordonis, ke ili ne parolu en la nomo de Jesuo, kaj liberigis ilin. 41 Sed ili foriris de antaux la sinedrio, gxojante, ke ili estis jugxitaj indaj suferi malhonoron pro la Nomo. 42 Kaj cxiutage en la templo kaj dome ili ne cxesis instrui kaj prediki Jesuon, la Kriston.

Next Book Next Book