Ananias and Sapphira

Acts 5

1 Sed unu viro, nomata Ananias, kun sia edzino Sapfira vendis posedajxon, 2 kaj retenis iom el la prezo, kun la konsento de sia edzino, kaj iun parton alportis kaj metis antaux la piedoj de la apostoloj. 3 Sed Petro diris:Ananias, kial Satano plenigis vian koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito kaj retenas iom el la prezo de la bieno? 4 Dum gxi restis, cxu gxi ne estis via? kaj post la vendo, cxu gxi ne estis en via rajto? Kial do cxi tiun faron vi celis en via koro? vi mensogis ne al homoj, sed al Dio. 5 Kaj auxdante cxi tiujn vortojn, Ananias falis kaj senspirigxis; kaj granda timo venis sur cxiujn auxdantojn. 6 Kaj la junuloj levigxis, kaj lin cxirkauxvindis, kaj forportis kaj enterigis.

7 Kaj post paso de cxirkaux tri horoj eniris lia edzino, ne sciante, kio okazis. 8 Kaj Petro sxin demandis:Diru al mi, cxu por tiom vi vendis la bienon? Kaj sxi respondis:Jes, por tiom. 9 Kaj Petro respondis al sxi:Kial estis interkonsento inter vi, por inciti la Spiriton de la Eternulo? jen la piedoj de tiuj, kiuj enterigis vian edzon, estas apud la pordo, kaj ili vin forportos. 10 Kaj sxi tuj falis apud liaj piedoj kaj senspirigxis; kaj la junuloj eniris, kaj trovis sxin mortinta, kaj sxin forportis kaj enterigis apud sxia edzo. 11 Kaj granda timo venis sur la tutan eklezion kaj sur cxiujn auxdantajn pri tio.

Next Book Next Book