The Promise of the Holy Spirit

Acts 1

1 La unuan historion mi faris, ho Teofilo, pri cxio, kion Jesuo komencis fari kaj instrui, 2 gxis la tago, kiam li estis akceptita supren, doninte ordonon per la Sankta Spirito al la apostoloj, kiujn li elektis; 3 al kiuj ankaux post sia suferado li montris sin vivanta per multaj pruvoj, dum kvardek tagoj aperante al ili kaj parolante pri la aferoj de la regno de Dio;

4 kaj kunestante, li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (li diris) vi auxdis de mi; 5 cxar kiel Johano baptis per akvo, vi baptigxos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj.

Next Book Next Book