The Ascension

Acts 1

6 Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante:Sinjoro, cxu en cxi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael? 7 Kaj li diris al ili:Ne apartenas al vi scii tempojn aux epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia auxtoritato. 8 Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj gxis la plej malproksima parto de la tero. 9 Kaj tion dirinte, li suprenlevigxis, ankoraux dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj. 10 Kaj dum ili fikse rigardis al la cxielo, kiam li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj; 11 kiuj ankaux diris:Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la cxielo? cxi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la cxielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la cxielon.

Next Book Next Book