Betrayal and Arrest of Jesus

John 18

1 Parolinte tiujn vortojn, Jesuo foriris kun siaj discxiploj trans la torenton Kidron, kie estis gxardeno, en kiun li eniris kune kun siaj discxiploj. 2 Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; cxar Jesuo ofte venis tien kun siaj discxiploj. 3 Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la cxefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torcxoj kaj bataliloj. 4 Jesuo do, sciante cxion, kio venos al li, pasxis antauxen, kaj diris al ili:Kiun vi sercxas? 5 Ili respondis al li:Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis:Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili. 6 Kiam do li diris al ili:Mi estas tiu, ili malantauxen ekpasxis kaj falis sur la teron. 7 Tiam denove li demandis ilin:Kiun vi sercxas? Ili diris:Jesuon Nazaretan. 8 Jesuo respondis:Mi jxus diris al vi, ke mi estas tiu; se do vi min sercxas, lasu cxi tiujn foriri; 9 por ke plenumigxu la vorto, kiun li diris:El tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi perdis neniun. 10 Simon Petro do, havante glavon, eltiris gxin, kaj frapis sklavon de la cxefpastro kaj detrancxis lian dekstran orelon. La nomo de la sklavo estis Malhxo. 11 Jesuo do diris al Petro:Metu la glavon en gxian ingon; la kalikon, kiun la Patro donis al mi, cxu mi ne trinkos?

Next Book Next Book