12 La kohorto kaj la milestro kaj la oficistoj de la Judoj kaptis do Jesuon kaj ligis lin, 13 kaj kondukis lin unue al Anas; cxar cxi tiu estis bopatro de Kajafas, kiu estis cxefpastro en tiu jaro. 14 Kajafas estis tiu, kiu donis konsilon al la Judoj, ke estos bone, ke unu homo mortu por la popolo.