The Unbelief of the People

John 12

36 Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi farigxu filoj de lumo. Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kasxis for de ili. 37 Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaux ili, tamen ili ne kredis al li;

38 por ke plenumigxu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis: Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton? Kaj super kiu malkasxigxis la brako de la Eternulo?

39 Pro tio ili ne povis kredi, cxar Jesaja diris plue:

40 Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertigxu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu.

41 Tion diris Jesaja, cxar li vidis lian gloron kaj parolis pri li. 42 Tamen ecx el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo; 43 cxar ili sxatis la lauxdon de homoj pli, ol la gloron de Dio.

Next Book Next Book